Trezoro de bongustajxoj Index du Forum Trezoro de bongustajxoj
Disdonu ni niajn plej bonajn recpetojn, por cxiuj frandemuloj de la Tero :)
 
 FAQFAQ   RechercherRechercher   MembresMembres   GroupesGroupes   S’enregistrerS’enregistrer 
 ProfilProfil   Se connecter pour vérifier ses messages privésSe connecter pour vérifier ses messages privés   ConnexionConnexion 

Églade

 
Poster un nouveau sujet   Répondre au sujet    Trezoro de bongustajxoj Index du Forum -> Trezoro de bongustajxoj -> Salajxoj -> Viandoj, fisxoj, marfruktoj
Sujet précédent :: Sujet suivant  
Auteur Message
Mutusen


Hors ligne

Inscrit le: 23 Mar 2009
Messages: 6
Localisation: Francio

MessagePosté le: Lun 23 Mar - 21:37 (2009)    Sujet du message: Églade Répondre en citant

Éclade [eklad] aŭ églade [eglad] estas plado tipa de Charente-Maritime (iom norde de Bordeaux), ĉefe de la insulo Oléron. Temas pri mituloj kuiritaj sub flamaj pinpingloj.

Vi bezonos:
- sufiĉe da mituloj por ĉiuj gastoj,
- lignan plankon,
- multe da sekaj pinpingloj (en tiu regiono kreskas marbordaj pinoj),
- ĝardenon,
- panon, salan buteron, blankan vinon, akompane.

Unue, malsekigu la plankon, kaj sur ĝin metu la mitulojn helike, la ĉarniron malsupre.

Poste, kovru la plankon per sufiĉe dika tavolo da pinpingloj. Nun vi povas fajrigi la pinpinglojn, atentante ne bruligi la ĝardenon. (Prefere gardu apude akvumtubon.)

Post kvin aŭ sep minutoj, la mituloj estas kuiritaj. Forblovu la cindrojn, ekzemple per kartono. Nun metu la plankon sur la tablon kaj malfermu la mitulojn. Ŝmiru buteron sur panpecon, metu sur ĝin kelkajn mitulojn, kaj frandu! Onidire, kune estas konsilinde drinki blankan vinon.

Mi ŝategas tiun recepton, ĉar ĝi estas bongusta kaj originala. (Nura malavantaĝo: mi ne ŝatas manĝi cindrojn.) Miaj geavoj havas ferian domon ĉe la insulo Oléron, do somere ni kelkfoje manĝas tion.

Vi povas vidi ĉi tie fotojn kaj la recepton (franclingve): http://fr.wikibooks.org/wiki/Livre_de_cuisine/Éclade


Revenir en haut
Visiter le site web du posteur GTalk/Jabber
Publicité






MessagePosté le: Lun 23 Mar - 21:37 (2009)    Sujet du message: Publicité

PublicitéSupprimer les publicités ?
Revenir en haut
Anel357
Administrateur

Hors ligne

Inscrit le: 17 Mar 2009
Messages: 38

MessagePosté le: Mar 24 Mar - 09:34 (2009)    Sujet du message: Églade Répondre en citant

Kvankam mi logxas en Francio, mi tute ne sciis pri tiu kuirajxo !
ja interesas ^_-

Tamen, cxu la mituloj ne estas tro sekaj?


Revenir en haut
maria w.


Hors ligne

Inscrit le: 21 Mar 2009
Messages: 26
Localisation: Pollando

MessagePosté le: Mar 24 Mar - 13:35 (2009)    Sujet du message: Églade Répondre en citant

La mangxajxo aspektas bonguste kaj samtempe por mi tre egzotike Cool !

Revenir en haut
Montrer les messages depuis:   
Poster un nouveau sujet   Répondre au sujet    Trezoro de bongustajxoj Index du Forum -> Trezoro de bongustajxoj -> Salajxoj -> Viandoj, fisxoj, marfruktoj
Toutes les heures sont au format GMT + 1 Heure
Page 1 sur 1

 
Sauter vers:  

Index | Panneau d’administration | créer un forum gratuit | Forum gratuit d’entraide | Annuaire des forums gratuits | Signaler une violation | Conditions générales d'utilisation
Powered by phpBB © 2001 - 2005 phpBB Group
Theme ACID v. 2.0.18 par HEDONISM
Traduction par : phpBB-fr.com